Mi organizis la 27-an Esperantan kunvenon en VRChat en la 14-a de septembro. Pli kaj pli multaj homoj venas ĉi tie ĉar mi trovis kaŝitajn esperantistojn lastatempe.
Mi ĝojis ĉar oni parolis pri diversajn temojn. Ne nur temoj rilataj al esperanto, kiel pri simileco kaj diferenco inter eŭropaj lingvoj kaj esperanto, pri KER-ekzameno, kaj Internacia Junulara Kongreso, sed ankaŭ temoj pri VRChat, kiel avataroj kaj mondoj. Mi supozas, ke multaj esperantaj fakvortoj pri VRChat akumuliĝis.
Tiam estis antaŭ la Japana Esperanta Kongreso, do mi parolis pri mia vojaĝplano al Okayama.
La venonta kunveno okazos je 7:00 a.t.m. en la 12-a de oktobro. VRChat Esperanto grupo, kiu organizas la kunvenon, bonvenigas vian viziton!