La 39-a esperanto-kunveno okazis la 13-an de septembro. Ekde ĉi tiu kunveno renoviĝis la mondo, kiu plivastiĝas por interparoli pli facile.

La antaŭa mondo havis nur unu ĉambron efektive, kaj la ĉambro estis malvasta, do ĉirkaŭ 10 homoj estis maksimumo de membroj, kiuj povas interparoli komforte. La mondo ne havis sufiĉan kapaciton por plimultigi partoprenantojn, precipe komencantojn pli ol ĝisdato.
La nova mondo havas ne nur vastan ĉefĉambron sed ankaŭ malgrandan litĉambron kaj eksteran spacon de la domo. Mi kredas, ke oni povos teni trankvilan distancon por senkonfuza interparolado eĉ se la partoprenantoj multe pliiĝos.
Eble danke al la renoviĝo, ĉi-foja kunveno ricevis 21 partoprenantojn, kio estas la plej granda nombro ĝis nun. Kiam eksorganizanto faris kunvenon en 2020, nur tri homoj venis. La unua renkontiĝo de mi estis ankaŭ 5 aŭ 6 gastoj. Emocias min tio, ke pli ol 400 membroj aliĝas al VRChat-a grupo, kaj pli ol 20 esperantistoj ĝuis la kunvenon nuntempe.
En ĉi tiu grandskala kunveno, mi ne perfekte povas kapti ĉiujn temojn, pri kiuj partoprenantoj parolas. Mi jam fordecidas tion, kaj anstataŭe mi nur aŭskultis malklare la paroladon pri venonta Universala Kongreso en Melburno, kiun mia aŭstralia amiko klarigas.

Kelkaj homoj asertas ke “esperanto mortis”, sed la loko kie esperanto utliĝas ŝanĝiĝas laŭ tempofluo. Kiel ni babilas esperante envirtuala realo, ŝanĝiĝas la loko, kie sekva generacio parolos esperanton.

