Pri la artikolo
Ĉi tiun artikolon mi skribis por 5-a tago de Projekto Babel Advento-Kalendaro 2025.
Antaŭparolo
Mi vivis pli ol kvar jarojn kiel virtuala esperantisto. Kiam mi komencis Esperanton en VRChat, mi penis klarigi aĵojn kaj aferojn en VRChat Esperante, sed nuntempe mi havas iom da vortojn kiel metaversa dialekto. Mi afiŝu tion helpi aliajn komencantojn en nia virtuala realo.
Atentu, ke ĉi tiu vortaro ĉefe subjektas al VRChat, kaj me ne scias aliajn metaversojn tre multe.
Vortaroj
Sistemo
ログイン(する) login
- ensaluti
- Konekti komputilon aŭ VR-kapilon al servilo.
ログアウト(する)、落ちる logout
- elsaluti
- Ĉesi konekton al servilo.
Rolfiguro
アバター avatar
- avataro / rolfiguro
- Figuro kiun ludantoj povas manipuli kiel si mem.
ケモ、ケモノ / furry
- felano
- Avataro kiun havas felon aŭ plumaron. Ofte numbro de fingroj ne estas kvin, kaj nazo pintas.
改変(する) / modifiy
- reformi
- Ŝanĝi aperon de avataro per vestaĵo, hararo, programo, k. a. el originala avataro.
Mondo
ワールド world
- mondo
- Spaco en virtuala realo. Tio ofte havas konstruaĵojn, objektojn, k. a.
インスタンス instance
- apero / ujo
- Dumtempa kopio de mondo. Ludantoj povas fari tion, kio havas diversajn limigadojn eniri.
ジョイン(ワールドに入る) join
- eniri
- Eniri al ujo.
招待(する)、インバイト(する) invite
- inviti
- Inviti ion al la mondo kie la invitinto estas, aŭ la sciigo de la invito.
招待をリクエスト(する)、リクイン(する) request invite
- peti inviton
- Peti alsendi inviton, aŭ la informo de la peto. Se la peto akceptiĝas, invitinformo venas.
コライダー collider
- koliziaĵo / kolizieco
- Aĵo kiu povas tuŝegi aŭ efiki alian objekton, aŭ amplekso kie kolizkalkulo estas efikebla.
Ilo
ヘッドマウントディスプレイ head mount display
- VR-kapilo / VR-okulvitroj
- Ekranoj kiuj montras relifan bildon, surmetite sur kapo.
トラッカー tracker
- spurilo
- Ilo kiu spuras pozicion kaj movokvanton de objekto. Aparte, spurilo informas pozicion de korpoparto.
Amiko
フレンド friend
- amiko
- Homo kiu akceptas scii kaj sciigi reciprokajn estantajn lokojn kaj statojn. Ludanto povas registri homon kiel amiko per “amikiĝpeto”.
フレンドになる request friend
- amikiĝi
- Iĝi amiko.
ブロック(する) block
- bloki
- Malaperigi personon el propra vidpunkto. Oni uzas defendi sin mem el detruisto aŭ malamiko.
VR afero
無言勢 mute
- senvortulo
- Ludanto kiu ne parolas voĉe. Ili ofte kominikas per skribilo kaj enigilo.
Aha, tempo venis! Mi volis aldoni multajn vortojn kiel “shader”, “texture”, “phantom sense”, event terms, k.t.p… Sed limtempo nepras! Mi eble aldonos vortojn pli multe. Adiaŭ!
