Mi provis KER ekzamenon

Mi provis KER B1 ekzamenon rete. Kompreneble mi ne lernis por la ekzameno por ekzameni mian naturan kapablon

Motivo

Mi trapasis KER ekzamenon en 1-a de aŭgusto pere de reto. Kvankam mi uzas Esperanton jam pli ol tri jaroj kaj mi jam provis JEI Esperanto-ekzamonon, mi longe ne kuraĝis provi KER ekzamenon, ĉar mi ne havis memfidon pri mia Esperanta kapablo kaj ankaŭ ĉar mi ne havis informojn por provi la ekzamenon.

Sed, mia koro ŝanĝiĝis iomete ĉar multaj fervoraj partoprenantoj venis al Esperanta kunveno en VRĈat ĉi-jare, kaj ili vivigis min por aldirekti Esperanton ree. (Mi volas rakonti pri ili iam poste.)

Preparo

Mi provis aliĝi al la ekzameno kaj pagi la ekzamenkotizon. La unua baro estis ke ĉiaj informoj estas skribitaj en Esperanto. Ankaŭ manieroj por aliĝi kaj pagi koston estas malfacilaj… Mi penis eltiri la informon.

Ĉi-foje mi provis B1-nivelan kompleksan ekzamenon, kiu kovras ĉiujn kapablojn, legi, skribi, aŭskulti, kaj paroli. Ekzamenoj krom paroli okazis en 1-a de aŭgusto, kaj intervuo por parola ekzameno okazis en alia dato.

Antaŭ la ekzameno, organizantano eksplikis la detalon de ekzameno pri regularo, ekzemplo en la ekzameno, kaj aliaj, tra Zoom. Ĉi tio estis la dua baro por mi… ĉar mi ankoraŭ ne kutimiĝas al Esperanta tono kiun eŭropano parolas. Iel tiel mi komprenis la enhavon de la antaŭekspliko, sed mi zorgis mian rezulton de aŭskulta/parola ekzameno.

Mi volis relerni Esperanton por la ekzameno, mi tamen povis nur vidi specimenojn por kompreni problemformojn tuj antaŭ la ekzameno ĉar mi estis okupita pro mia laboro (lastatempe mia laborrolo ŝanĝiĝis, do mi devis lerni rapide.) Feliĉe la problemoj ŝajnis kompreneblaj, do mi decidis kredi mian kapablon.

Ekzameno: 1-a de aŭgusto

Lega, skriba, kaj aŭskulta ekzamenoj okazis daŭre krome ripozeto dum lega/skriba kaj aŭskulta. Mi sentis ke lega parto estis facila. Estis nur elektaj problemoj, kaj kandidato povas uzi reta PIV en la ekzameno. En skriba parto, mi devis elekti unu el du temoj, kaj mi elektis “letero por proponi renkonti retan amikon.” En la parto, kandidato devas imagi fikcian, sed kompreneblan situacion de (fikcia) skribanto. Laŭ mia memoro, mi skribis kiel:

  • Mi vojaĝos al amika loko pro laborvojaĝo
  • Mi havas liberan tempon iome en la vojaĝo
  • Mi ŝatus renkonti vin. Ĉu vi havus tempon por renkonti?
  • Mia libera dato estos (iam), kaj (iam)-a horo estos plej bona (la problemo difinis kelkajn informojn, kiun la letero devas havi)

Kvankam mi skribis la enhavon facile, mi tute forgesis la frazojn post la letero kiel “Best regards” en la angla. Eble “Kara”, aŭ alia? La temo pri mesaĝo per Diskordo estus pli familiara al mia kutimo…

En aŭskulta parto, kiun mi plej zorgis, estis du taskoj pri Esperanta kunveno, kaj pri rakonto de virino, kiu loĝis en Nederlando. Ĉar ambaŭ registradoj estis ludataj tri foje, mi solvis ĉiujn problemojn pli facile ol mi supozis. Uf…

Ekzameno: 9-a de aŭgusto

La kandidatoj devas rezervi la daton por intervjuo antaŭe. (Honeste, la rezervo estis la tria baro por mi, ĉar mi devis iri al motorbicikla vendejo tuj antaŭ la intervjuo! Sed mi ne havis alian opcion)

Estis du ekzamenantoj en Zoom-ĉambro, kaj ili parolis malrapidan Esperanton (laŭ B1 nivelo). Mi respondis iel tiel, sed eble mi forgesis sinprezenton pro nervozo. Mi forgesis ankaŭ kelkajn vortojn kiel “seĝo”, do mi ne scias, ĉu mi sukcesis en ĉi tiu parto. La intervjuo daŭrĝis dum ĉirkaŭ 15 minutoj (eble).

Nuntempe mi ankoraŭ ne ricevas la rezulton. Se vi volas trapasi la ekzamenon, mi forte rekomendas trapasi senpagan provekzamenon antaŭe! Vi povas mendi ĝin en UEA retejo. Mi tute forgesis kaj mi devis trapasi sen preparo… Mi lacis.

Hugo で構築されています。
テーマ StackJimmy によって設計されています。