Lastatempe VazaR produktis VR-an version de “Star Reach Festival”, kiu SUSABI GAMES faras, kaj senkosta ludperiodo komencis. Ĉi tiu ludo plaĉas al mi pro afableco kaj kvalito de la mondo, kiuj implicas novan normon de estontaj VR-tabloludoj.
Ĉi tiu faraĵo estas kromprodukto de la alia tabloludo “Idle Alive”… mi tamen nur aŭdis ĝin, ne sciis. mi komprenas, ke ĉi tiu ludo gvidas al ĉefa ludo Idle Alive.
Unue aspekto de la mondo estas bela. Lastatempaj ludmondoj de VazaR estas konstruitaj tiel, ke ili lerte prezentas la mondokoncepton, sed ĉi tiu mondo havas elstaran kvaliton.



Ĉi ludmondo precipe estas tre bona. Pensante ke mondo de “Give Me The Treasure”, farita de SUSABI GAMES, ankaŭ estas bone, do ilia gvido efektis al la kvalito?
Ankaŭ ludregulo estas facila kaj tre ludebla. La kategorio de ĉi tiu ludo nomiĝas kiel “interbatiĝo-ludo”, kiu havas regulon, ke ludantoj samtempe prezentas kartojn kun numeroj evidante interbatiĝon de la numeroj. La celo de ĉi tiu ludo estas gajni spektantojn ĉe la centro.
Plu mirinda aĵo estas ke preskaŭ ĉiaj efikoj de kartoj komputiĝas duonaŭtomate, kaj ludantoj ne necesas okupiĝi pri komplika kalkulo kaj ĝena juĝo. Ekzemple, estas karto, kiu ŝanĝas unu el la bazaj reguloj, ke “ludantoj gajnas spektanto-kartojn en ordo laŭ pligranda numbro”, al “en ordo laŭ malpligranda numbro”. Se oni prezentas la karton, regulo en la ludtablo centre ŝanĝiĝas al “laŭ malpligranda” aŭtomate. Mi pensas, ke aliaj multaj VR-tabloludoj ne havas saman funkcion.

Paradokse, tre bone estas tio, kio NE estas kompleta aŭtomato. La ludo lasas revensi kartojn kaj procedi movon al respektivaj ludantoj. Mi kredas, ke teknike VazaR povus aŭtomatigi tiajn partojn, sed ili decidis lasi ĝin ĉar la aŭtomataĵoj difektos plezuron de tablludo. Konsekvence, la ludmondo atingis altan nivelon de ekvilibro, ke komplikaĵoj de tablludo singarde forpreniĝas, kaj amuzeco de tablludo ne forpreniĝas.
Cetere, kvankam unua ekspliko ŝajnas, ke VazaR VR-igis la tablludon, kiu SUSABI GAMES faris, tamen la realo malsamas. VR-versio publikiĝis unue, kaj fizika-versio publikiĝos en Ludbazaro 2025 aŭtono (Game Market 2025 Fall). sekve, la ludo probable estas antaŭpensita por ludsperto en VR-mondo dekomence. Mi rimarkis, ke la facileco de la ludo atingis altan nivelon, kie normala tablludo ne povas alveni per nur konverto el fizika versio.
Krome, la VR-ludo celas bonan reklamon por fizika versio per publikigo antaŭe ol la fizikan. Mi interesiĝas pri estonteco de evoluigo por VR-ludo, ĉar ĉi tiu taktiko eble ŝanĝos tion.
Mi rekomendas viziti al VRChat mondo se tio interesas vin. Nuntempe, oni povas ludi senpage.
