Mi recivis la rezulton de esperanta ekzameno kiun Universa Esperanta Asocio administras, kaj kiu nomiĝas KER, pri kiu mi skribis antaŭe. Kvankam retletero pri la rezulto atingis min post du tagoj de la ekzameno, mi ne tute rimarkis ĝin. Krome mi ne laŭtempe skribis ĉi tiun blogon pri la rezulto ĉar mi devis fari “procedon” kiu mi mencios sekve.
La rezulto estas sukceso: 74% de ĝusteco en skribado, kaj 75% de ĝusteco en parolado. Bone!
Oni facile povas vidi, ke mi uzas esperanton sen profunda kompreno, ĉar poentoj de “Lingvaj konoj” kaj “Lingva ĝusteco” estas malgrandaj. Kontraŭe en B1-nivelo oni povas facile sukcesi per rompita esperanto kiel la mia. Mi sentas ke la facileco estas simila al 3-a nivelo de JEI esperanta ekzameno kun iom da aldono.
Cetere, UEA gloras vin en sia retejo se vi sukcesis en la ekzameno. Konkrete, ili afiŝas nomojn de sukcesintoj sur la retejo.
Tio signifas, ke via reala nomo aperos. (La ekzameno postulas realan nomon por utili gardsistemon de kontraŭfraŭdo)
Tio estas tute terura afero por mi, kiu vivis en la retejo el 2000-aj jaroj. Feliĉe, la organizanto povas kaŝi datenojn se oni petas tion. Mi konfirmis, ke mia dateno kaŝiĝas, do mi povas skribi ĉi tiun blogon senzorge.
Ĉu la ideo ke afiŝi realan nomon kaŭzas seriozan riskon estas jam malmoderna? Mi trapasis la ekzamenon, ĉar mi sciis, ke mi povas kaŝi la informon, sed mi zorgas ke kelkaj sukcesintoj eble ne sciis, ke iliaj nomoj aperas.
Cetere, du japananoj sukcesis ĉi-foje. Unu en B1, kaj unu en B2. Do, se mia nomo aperus daŭre, mia reta nomo ligiĝus al la rivelita nomo. Terure!