Mi finfine registris filmeton kiu temas pri VRChat en Esperanto. Kvankam mi pensis, ke mi volas fari filmeton en Esperanto, mi tamen ne plenumis tion. Sed Arshea konsentis al mia ideo kiam mi afiŝis mian planon, do mi sukcesis fari la filmeton, ke ni vizitis Vket (virtuala bazaro) kun ŝi.
Ideale mi volis alŝuti tion dum la periodo de Vket, sed tio malfruiĝis ĝis 2026 pro tro laca redakto. Ajnokaze, fini estas plej bone.
Oni ofte kritikas kiel “Esperanto mankas kulturon, kaj ne havas amuzaĵon” dum cent kaj kelkdek jaroj el ekesto de Esperanto. La sola metodo respondi tion estas ja kreadi ion, ne kontraŭdiri.
Cetere, ĉi tiu filmeto ne estas la unua filmeto pri VRChat kaj Esperanto. Mi supozas ke la plej malnova filmeto estas tio, kio registris esperantan kunvenon en 2020. Bedaŭrinde ĉi tio jam malaperis.
Lastatempe en Usona Bona Film-Festivalo, Sejden ekspozicis filmeton, kiun li filmis en VRChat. Amindaj felanoj en la filmeto plaĉas al mi.
Kiel kuriozaĵo, Vtubero NOΔH filmas originalajn mallongajn filmetojn per “eksterlanda lingvo” Ligilo, simile al Esperanto. La filmetoj ŝajnas uzi VRChat. Unika etoso mirigas min. Li ŝajnas havi grandan influecon, ĉar kelkaj admirantoj venas al nia Esperanta leciono post scii Esperanton tra lia filmeto.
Mi planas fari aliajn filmetojn de nun. Bonvolu sciigi temon al mi se vi volas vidi pri tio!