Lastatempe (lastamonate), la mondo Complex 7 plinoviĝis. Ĉi tiu mondo estas farita de Fins, unu el la plej famaj mondkreistoj en VRChat, kaj la mondo desegnas malproksiman estonton, ke nur robotoj vivas kiel homo.

Ne forgesu, en la mondo plenas de katoj!

Aparte belega esprimo de lumo en riaj mondoj estas menciinda. Kontrasto de lumo kaj ombro aldonas fortan vivecon, kaj tio superfortas niajn ekkonojn kiel ni konfuzas ke ĉi tiu mondo estas reala. Mi pensas ke ria arto de iluminado estas plej bela en VRChat.

Nu, lastatempe ri aldonis kelkajn spacojn al la mondo. La unua parto, Sector 41, estas malhela flankstrato kun brilaj reklamoj.

Aĉa trairejo kun plena balaaĵo kiel kvartalaĉo, dubinda reklamo de “사이버네틱스” (kibernetiko), robotoj lacas kiel ebriulo… Alie ol Complex 7, ĉi tie ŝajnas postresti el vervo de urbocentro.
Interese, ĉi tie estas hundoj!

La dua parto lokas en Complex 7. Vivmuzikejo malfermiĝas en subtero de konstruaĵo. Reĝisorado de lumo kaj radio estas belega ankaŭ ĉi tie.

Lastasemajne S-ro Fins aperigis novan belan mondon “Sapphirae,” kiel luksa hejmo prilumante de ondobrila lumo.
It's done!
— Fins (@VRCFins) January 30, 2026
Sapphirae is now public,
A spiritual sequel to Ephemeris, and a quick attempt at a type of world I haven't done in a long time.
Now back to the big projects 🪐#VRChat #VRChat_world紹介 pic.twitter.com/tYwGywu6rd
Ankaŭ la mondo tuŝis min ĉar mi sentas trankvilan etoson kaj refreŝigan venton. Se vi komencas VRChat, mi rekomendas viziti tie nepre!
