Featured image of post 14-a Esperanto-kunveno en VRChat

14-a Esperanto-kunveno en VRChat

Dokumento de 14-a esperanta kunveno

Hodiaŭ matene mi organizis la kunvenon por Esperanto en VRChat. Mi zorgis ĉu mi povas vekiĝi ĝustatempe ĉar la antaŭtago estis virtuala bankedo kun miaj amikoj, sed mi sukcesis ĝin iel… Tamen mi estis ege dormema.

Kvankam la komenca tempo estis frumateno por homoj en Azio kaj Oseanio, multaj partoprenantoj venis ĉi tie. Ĉar preskaŭ ĉiuj ne manĝis ion antaŭ la evento, enhavo de iliaj konversacioj okupiĝis pri la temo “kion vi manĝos post la evento?”

Ankaŭ komencantoj venis al la evento. Lastatempe nombro de japanaj ludantoj en VRChat kreskas pro efiko de filmeto pri VRChat, kiun fama elsendisto registris. Nombro de gasto, kiu provas faman eventon klare grandiĝas, eĉ la efiko influas malgrandajn kunvenojn kiel ĉi tie. Mi esperas ke pli multaj homoj tuŝos Esperanton laŭ la modo de VRChat.

Hugo で構築されています。
テーマ StackJimmy によって設計されています。